Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo,per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.