Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;