bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Amos 7
Amos 7
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 8 →
1
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.
2
Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro,ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
3
Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
4
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
5
Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
6
La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
7
Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala,kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
8
Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon.Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;
9
kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.
10
Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;
11
cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
12
Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
13
sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.
14
Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
15
sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
16
Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
17
tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro,kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 8 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9