bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Deuteronomy 25
Deuteronomy 25
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 26 →
1
Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni jugxu ilin,kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
2
Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la jugxisto ordonu kusxigi lin kaj bati lin antaux li laux la grado de lia kulpeco, laux kalkulo.
3
Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.
4
Ne fermu la busxon al bovo drasxanta.
5
Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.
6
Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
7
Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.
8
Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li starigxos, kaj diros:Mi ne volas preni sxin:
9
tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj,kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
10
Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de sensxuigito.
11
Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
12
tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.
13
Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
14
Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
15
Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio,donas al vi.
16
CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion,cxiu, kiu faras maljustajxon.
17
Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;
18
kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis cxe vi cxiujn, kiuj,malfortigxinte, restis malantauxe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
19
Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon, elvisxu la memoron pri Amalek el sub la cxielo; ne forgesu.
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 26 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34