bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Ecclesiastes 12
Ecclesiastes 12
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
1
Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;
2
dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;
3
en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj;
4
kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj;
5
kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj;
6
gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto,rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton;
7
kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.
8
Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo.
9
Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.
10
Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.
11
La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto.
12
Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.
13
Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn,cxar cxi tio estas cxio por la homo.
14
CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12