bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Ezekiel 7
Ezekiel 7
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 8 →
1
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2
Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.
3
Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
4
Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios,ke Mi estas la Eternulo.
5
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;
6
fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.
7
Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo,proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
8
Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
9
Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
10
Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
11
La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.
12
Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.
13
CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
14
Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon,cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
15
La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.
16
Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.
17
CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.
18
Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.
19
Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
20
Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.
21
Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.
22
Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.
23
Faru cxenon; cxar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.
24
Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.
25
Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.
26
Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.
27
La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 8 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48