bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Hebrews 3
Hebrews 3
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 2
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 4 →
1
Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,
2
kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.
3
CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo,kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto.
4
CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio.
5
Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;
6
sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.
7
Tial, kiel diras la Sankta Spirito:Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
8
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo,Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
9
Kiam viaj patroj Min incitis,Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
10
Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio,Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta,Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11
Tial Mi jxuris en Mia kolero,Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
12
Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
13
sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
14
cxar ni farigxis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos firma gxis la fino;
15
dum estas dirite:Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
16
CXar kiuj, auxskultinte, indignigis? cxu ne cxiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?
17
Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?
18
Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?
19
Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
← Chapter 2
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 4 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13