bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Hosea 12
Hosea 12
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 13 →
1
Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio,kaj portas oleon en Egiptujon.
2
Sed ankaux kun Jehuda la Eternulo havas jugxon, kaj Li punos Jakobon laux lia konduto, laux liaj agoj Li repagos al li.
3
Ankoraux en la ventro li retenis sian fraton, kaj virigxinte li luktis kun Dio.
4
Li luktis kun angxelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.
5
La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.
6
Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu cxiam vian Dion.
7
Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
8
kaj Efraim diras:Mi ricxigxis, mi akiris al mi havajxon, sed en cxiuj miaj laboroj oni ne trovos cxe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.
9
Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraux denove logxigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.
10
Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.
11
En Gilead estis idoloj, sed ili farigxis senvalorajxo; en Gilgal oni oferbucxis bovojn, sed iliaj altaroj farigxis kiel sxtonamasoj sur la sulko de la kampo.
12
Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.
13
Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.
14
Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindajxoj.
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 13 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14