bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Isaiah 29
Isaiah 29
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 28
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 51
Chapter 52
Chapter 53
Chapter 54
Chapter 55
Chapter 56
Chapter 57
Chapter 58
Chapter 59
Chapter 60
Chapter 61
Chapter 62
Chapter 63
Chapter 64
Chapter 65
Chapter 66
Chapter 30 →
1
Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.
2
Mi premos Arielon, kaj estos gxemado kaj malgxojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
3
Kaj Mi siegxos vin cxirkauxe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraux vi turojn.
4
Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via vocxo estos kiel vocxo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
5
Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumajxo; kaj tio farigxos subite, neatendite.
6
De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.
7
Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin.
8
Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas,kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.
9
Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.
10
CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.
11
Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.
12
Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion, li respondas:Mi ne povoscias legi.
13
Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:
14
tial Mi plue agos mirinde kun cxi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la sagxeco de gxiaj sagxuloj, kaj la kompetenteco de gxiaj kompetentuloj malaperos.
15
Ve al tiuj, kiuj profunde kasxas antaux la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras:Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?
16
Ho, via perverseco! CXu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? cxu faritajxo diras pri sia farinto:Li min ne faris? kaj cxu kreitajxo diras pri sia kreinto:Li ne estas kompetenta?
17
Sed jen baldaux, post mallonga tempo, Lebanon aliformigxos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
18
Kaj en tiu tago la surduloj auxdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.
19
Kaj la mizeruloj havos grandan gxojon en la Eternulo, kaj la homoj malricxaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.
20
CXar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos cxiuj zorgantoj pri malbonagoj,
21
kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraux jugxopetanto cxe la pordego kaj trompe forpusxas justulon.
22
Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elacxetis Abrahamon:Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizagxo ne paligxos.
23
CXar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj,ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.
24
Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.
← Chapter 28
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 51
Chapter 52
Chapter 53
Chapter 54
Chapter 55
Chapter 56
Chapter 57
Chapter 58
Chapter 59
Chapter 60
Chapter 61
Chapter 62
Chapter 63
Chapter 64
Chapter 65
Chapter 66
Chapter 30 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66