bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Jeremiah 11
Jeremiah 11
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 10
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 51
Chapter 52
Chapter 12 →
1
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2
Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem.
3
Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo,
4
kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
5
por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.
6
Kaj la Eternulo diris al mi:Proklamu cxiujn cxi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin.
7
CXar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, gxis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante:Auxskultu Mian vocxon.
8
Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
9
Kaj la Eternulo diris al mi:Farigxis ribelo cxe la Judoj kaj cxe la logxantoj de Jerusalem;
10
ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.
11
Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfelicxon, el kiu ili ne povos liberigxi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne auxskultos ilin.
12
Tiam la urboj de Judujo kaj la logxantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfelicxo.
13
CXar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
14
Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon; cxar Mi ne auxskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfelicxo.
15
Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi farigxas cxiam pli malbona kaj ankoraux gxojas pri tio?
16
La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoricxa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis gxin fajro, kaj gxiaj brancxoj difektigxis.
17
La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris,kolerigante Min per la incensado al Baal.
18
Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.
19
Kaj mi, kiel milda sxafido, kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.
20
Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu jugxas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian vengxon kontraux ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.
21
Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
22
tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.
23
Kaj neniu restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
← Chapter 10
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 51
Chapter 52
Chapter 12 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52