bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Zechariah 2
Zechariah 2
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 1
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 3 →
1
Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezursxnuron.
2
Mi demandis:Kien vi iras? Kaj li respondis al mi:Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel largxa kaj kiel longa gxi estas.
3
Kaj jen la angxelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia angxelo iris renkonte al li,
4
kaj diris al li:Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi.
5
Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi.
6
He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.
7
He, Cion, kiu logxas cxe la filino de Babel, savigxu!
8
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo.
9
Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj,kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
10
GXoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo.
11
Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
12
Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
13
CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.
← Chapter 1
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 3 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14