bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
2 Chronicles 1
2 Chronicles 1
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 2 →
1
Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
2
Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn,la jugxistojn, kaj cxiujn estrojn en la tuta Izrael, la cxefojn de la patrodomoj.
3
Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.
4
Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li arangxis por gxi tendon en Jerusalem.
5
La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de HXur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.
6
Kaj Salomono supreniris tie antaux la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaux la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur gxi mil bruloferojn.
7
En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi.
8
Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;
9
nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,
10
tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
11
Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:
12
pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon,havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
13
Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.
14
Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
15
Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
16
La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
17
Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento,kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 2 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36