bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
2 Chronicles 12
2 Chronicles 12
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 13 →
1
Kiam fortikigxis la regno de Rehxabeam kaj li farigxis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
2
En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo,kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)
3
kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
4
Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.
5
Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo,kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.
6
Tiam humiligxis la estroj de Izrael kaj la regxo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.
7
Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;
8
tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
9
Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
10
Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
11
Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.
12
Kiam li humiligxis, tiam deturnigxis de li la kolero de la Eternulo,kaj ne cxio pereis; cxar en Judujo estis ankoraux io bona.
13
La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
14
Li agis malbone, cxar li ne alkutimigis sian koron al sercxado de la Eternulo.
15
La historio de Rehxabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto SXemaja kaj de la viziisto Ido, cxe la genealogio. Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
16
Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abija.
← Chapter 11
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 13 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36