bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Job 39
Job 39
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 38
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 40 →
1
CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj?CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?
2
CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco?Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
3
Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn,Liberigxas de siaj doloroj.
4
Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco,Foriras, ke ne revenas al ili.
5
Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno?Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?
6
La dezerton Mi faris gxia domo,Kaj stepon gxia logxejo;
7
GXi ridas pri la bruo de la urbo,La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;
8
La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo,Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.
9
CXu bubalo volos servi al vi?CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?
10
CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo?CXu gxi erpos post vi valojn?
11
CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto?Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?
12
CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojnKaj kolektos en vian grenejon?
13
La flugilo de struto levigxas gaje,Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
14
CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojnKaj varmigas ilin en la sablo;
15
GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremiKaj sovagxa besto povas ilin disbati.
16
GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj;GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;
17
CXar Dio senigis gxin je sagxoKaj ne donis al gxi prudenton.
18
Kiam gxi levigxas alten,GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.
19
CXu vi donas forton al la cxevalo?CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?
20
CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido?Terura estas la beleco de gxia ronkado.
21
GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco;GXi eliras kontraux armiton;
22
GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas,Kaj ne retiras sin de glavo.
23
Super gxi sonoras la sagujo,Brilas lanco kaj ponardego.
24
Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron,Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto.
25
Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho!Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon,Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
26
CXu pro via sagxo flugas la akcipitroKaj etendas siajn flugilojn al sudo?
27
CXu pro via ordono levigxas la agloKaj faras alte sian neston?
28
Sur roko gxi logxas,Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
29
De tie gxi elrigardas por si mangxajxon;Malproksime vidas gxiaj okuloj.
30
GXiaj idoj trinkas sangon;Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.
← Chapter 38
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 40 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42