bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Job 9
Job 9
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 8
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 10 →
1
Ijob respondis kaj diris:
2
Certe, mi scias, ke tiel estas;Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
3
Se li volus havi kun Li jugxan disputon,Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.
4
Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto;Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?
5
Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas,Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
6
Li skuas la teron de gxia loko,Ke gxiaj kolonoj tremas;
7
Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas,Kaj la stelojn Li sigelfermas;
8
Li sola etendas la cxielon,Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;
9
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,Kaj la stelojn de la sudo;
10
Li faras neesploreblajn grandajxojn,Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.
11
Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos;Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.
12
Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li?Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?
13
Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi;Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.
14
Des pli cxu mi povus respondi al Li,CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?
15
Ecx se mi estus prava, mi ne respondus;Sed mi nur petegus mian jugxanton.
16
Se mi vokus kaj Li respondus,Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,
17
Li, kiu povas frakasi min per ventegoKaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
18
Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton,Sed Li satigas min per maldolcxo.
19
Se oni volas forton, Li estas potenca;Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?
20
Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos;Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
21
Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo,Mi abomenas mian vivon.
22
CXio estas egala; tial mi diras:Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.
23
Kiam vipo subite ekbatas,Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.
24
La tero estas transdonita en la manon de malpiulo;La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras.Se ne Li, tiam kiu?
25
Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo;Ili forkuris, ne vidis bonon;
26
Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano,Kiel aglo flugas al mangxotajxo.
27
Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon,Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
28
Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj;Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
29
Mi restos ja malprava;Por kio do mi vane min turmentas?
30
Se mi lavus min per negxa akvoKaj purigus miajn manojn per lesivo,
31
Ecx tiam Vi trempus min en koto,Kaj miaj vestoj min abomenus.
32
CXar Li ne estas homo simile al mi,Ke mi povu respondi al Li,Ke ni povu ambaux iri al jugxo.
33
Ne ekzistas inter ni arbitracianto,Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.
34
Li forigu de mi Sian vergon,Kaj Lia teruro ne timigu min;
35
Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin,CXar ne tia mi estas en mi mem.
← Chapter 8
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 10 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42