bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Matthew 14
Matthew 14
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 13
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 15 →
1
En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo,
2
kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.
3
CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.
4
CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin.
5
Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.
6
Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.
7
Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.
8
Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
9
Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;
10
kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
11
Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino,kaj sxi alportis gxin al sia patrino.
12
Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin,kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
13
Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte;kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
14
Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
15
Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
16
Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.
17
Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj.
18
Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi.
19
Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
20
Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
21
Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
22
Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.
23
Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.
24
Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.
25
Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
26
Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis,dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
27
Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
28
Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
29
Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
30
Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis,dirante:Sinjoro, savu min.
31
Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?
32
Kaj kiam ili supreniris en la sxipeton, la vento cxesigxis.
33
Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.
34
Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret.
35
Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan cxirkauxajxon, kaj venigis al li cxiujn malsanulojn;
36
kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.
← Chapter 13
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 15 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28