bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Numbers 23
Numbers 23
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 22
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 24 →
1
Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.
2
Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.
3
Kaj Bileam diris al Balak:Staru cxe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altajxon.
4
Kaj Dio renkontigxis al Bileam, kaj cxi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.
5
Kaj la Eternulo enmetis vorton en la busxon de Bileam, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.
6
Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras cxe sia brulofero, li kaj cxiuj cxefoj de Moab.
7
Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris:El Aram venigis min Balak,Regxo de Moab, el la montoj orientaj:Venu, malbenu al mi Jakobon,Kaj venu, malbondiru kontraux Izrael.
8
Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio?Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
9
De la supro de rokoj mi vidas lin,Kaj de altajxoj mi rigardas lin;Jen la popolo logxas aparteKaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
10
Kiu kalkulis la polvon de JakobKaj la nombron de kvarono de Izrael?Mortu mia animo per la morto de justuloj,Kaj mia fino estu simila al ilia!
11
Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
12
Kaj li respondis kaj diris:CXu ne tion, kion la Eternulo metas en mian busxon, mi devas precize diri?
13
Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
14
Kaj li prenis lin sur la kampon de cxirkauxrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virsxafo sur cxiu altaro.
15
Kaj li diris al Balak:Staru cxi tie cxe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.
16
Kaj la Eternulo renkontigxis al Bileam kaj metis vorton en lian busxon,kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.
17
Kaj li venis al li, kaj jen li staras cxe sia brulofero, kaj kun li la cxefoj de Moab. Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo?
18
Kaj li komencis sian inspiritajxon, kaj diris:Levigxu, Balak, kaj auxskultu;Atentu min, filo de Cipor.
19
Dio ne estas homo, ke Li mensogus,Kaj ne homido, ke Li pentus.CXu Li dirus kaj ne farus,Parolus kaj ne plenumus?
20
Jen beno estas komisiita al mi;Li benas, kaj mi ne povas tion sxangxi.
21
Li ne vidis pekon cxe Jakob,Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael;La Eternulo, lia Dio, estas kun li,Kaj regxa aklamado estas cxe li.
22
Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo,Estas por ili kiel la forto de bubalo.
23
CXar ne ekzistas sorcxado en Jakob,Nek auxgurado en Izrael;Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
24
Jen la popolo starigxas kiel leoninoKaj levigxas kiel leono;GXi ne kusxigxos, antaux ol gxi mangxos rabakironKaj antaux ol gxi trinkos sangon de mortigitoj.
25
Kaj Balak diris al Bileam:Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.
26
Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:CXu mi ne diris al vi, ke cxion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?
27
Kaj Balak diris al Bileam:Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble placxos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.
28
Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.
29
Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi cxi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi cxi tie sep bovidojn kaj sep virsxafojn.
30
Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virsxafo sur cxiu altaro.
← Chapter 22
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 24 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36