bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Numbers 27
Numbers 27
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 26
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 28 →
1
Kaj aliris la filinoj de Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca;
2
kaj ili starigxis antaux Moseo kaj antaux la pastro Eleazar kaj antaux la estroj kaj la tuta komunumo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:
3
Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraux la Eternulo en la anaro de Korahx; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.
4
Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, cxar li ne havis filon? Donu al ni posedajxon inter la fratoj de nia patro.
5
Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaux la Eternulon.
6
Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
7
Prave parolas la filinoj de Celofhxad; efektive donu al ili heredan posedajxon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedajxon de ilia patro al ili.
8
Kaj al la Izraelidoj diru jene:Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedajxon al lia filino;
9
kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedajxon al liaj fratoj;
10
kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedajxon al la fratoj de lia patro;
11
kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedajxon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu gxin. Kaj tio estu por la Izraelidoj legxa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
12
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur cxi tiun monton Abarim,kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
13
Kaj kiam vi estos vidinta gxin, vi alkolektigxos al via popolo, vi ankaux, kiel alkolektigxis via frato Aaron;
14
cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.
15
Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
16
La Eternulo, Dio de la spiritoj de cxiu karno, starigu super la komunumo viron,
17
kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.
18
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron,kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
19
kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo,kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj;
20
kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
21
Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
22
Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;
23
kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.
← Chapter 26
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 28 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36