bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Proverbs 13
Proverbs 13
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 12
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 14 →
1
Sagxa filo lernas de la patro;Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.
2
La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon;Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
3
Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon;Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.
4
La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;Sed la animo de diligentuloj satigxas.
5
Vorton malveran virtulo malamas;Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6
La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon;Sed la malvirto pereigas pekulon.
7
Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion;Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.
8
Per sia ricxeco homo savas sian animon;Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.
9
La lumo de virtuloj brilegas;Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.
10
Nur de malhumileco venas malpaco;Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.
11
Ricxeco rapide akirita malgrandigxas;Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.
12
Espero prokrastata dolorigas la koron;Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13
Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem;Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14
Instruo de sagxulo estas fonto de vivo,Por evitigi la retojn de la morto.
15
Bona prudento placxigas;Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16
CXiu prudentulo agas konscie;Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.
17
Malbona sendito falas en malfelicxon;Sed sendito fidela sanigas.
18
Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon;Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19
Deziro plenumita estas agrabla por la animo;Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.
20
Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa;Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
21
Pekulojn persekutas malbono;Sed virtulojn rekompencas bono.
22
Bonulo heredigas la nepojn;Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
23
Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj;Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24
Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon;Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.
25
Virtulo mangxas, por satigi sian animon;Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.
← Chapter 12
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 14 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31