bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Proverbs 28
Proverbs 28
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 27
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 29 →
1
Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas;Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
2
Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj;Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
3
Homo malricxa, kiu premas malricxulojn,Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
4
Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon;Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li.
5
Malbonaj homoj ne komprenas justecon;Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion.
6
Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco,Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa.
7
Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta;Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron.
8
Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito,Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj.
9
Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo,Ties ecx pregxo estas abomenajxo.
10
Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona,Tiu mem falos en sian foson;Sed la senkulpuloj heredos bonon.
11
Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj;Sed sagxa malricxulo lin tute travidas.
12
Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro;Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas.
13
Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa;Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
14
Bone estas al homo, kiu cxiam timas;Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon.
15
Leono krieganta kaj urso avidaEstas malvirta reganto super malricxa popolo.
16
Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj;Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
17
Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo,Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
18
Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita;Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos.
19
Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon.
20
Homon fidelan oni multe benas;Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno.
21
Konsideri personojn ne estas bone;Pro peco da pano homo pekus.
22
Homo enviema rapidas al ricxeco,Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.
23
Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko,Ol tiu, kiu flatas per la lango.
24
Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko,Tiu estas kamarado de mortigisto.
25
Fierulo kauxzas malpacojn;Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
26
Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa;Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
27
Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon;Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
28
Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas;Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj.
← Chapter 27
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 29 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31