bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Proverbs 25
Proverbs 25
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 26 →
1
Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo.
2
Honoro de Dio estas kasxi aferon;Sed honoro de regxoj estas esplori aferon.
3
La cxielo estas alta, la tero estas profunda,Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla.
4
Forigu de argxento la almiksajxon,Kaj la puriganto ricevos vazon.
5
Forigu malvirtulon de la regxo,Kaj lia trono fortikigxos en justeco.
6
Ne montru vin granda antaux la regxo,Kaj sur la loko de eminentuloj ne starigxu;
7
CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien,Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo,Kiun vidis viaj okuloj.
8
Ne komencu tuj disputi;CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
9
Faru disputon kun via proksimulo mem,Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;
10
CXar alie auxdanto vin riprocxos,Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
11
Vorto dirita en gxusta tempoEstas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta.
12
Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo,Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.
13
Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto,Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj:Li revigligas la animon de sia sinjoro.
14
Kiel nuboj kaj vento sen pluvo,Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
15
Per pacienco oni altiras al si potenculon,Kaj mola parolo rompas oston.
16
Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas,Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.
17
Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo;CXar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
18
Kiel martelo kaj glavo kaj akra sagoEstas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
19
Kiel putra dento kaj malforta piedoEstas nefidinda espero en tago de mizero.
20
Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro,Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
21
Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon;Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
22
CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo,Kaj la Eternulo vin rekompencos.
23
Norda vento kauxzas pluvon,Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.
24
Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento,Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
25
Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo,Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
26
Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo,Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.
27
Ne bone estas mangxi tro multe da mielo;Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.
28
Homo, kiu ne povas regi sian spiriton,Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 26 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31