bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Proverbs 17
Proverbs 17
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 16
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 18 →
1
Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco,Ol domo plena de viando, kun malpaco.
2
Sagxa sklavo regos super filo hontinda,Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
3
Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro;Sed la korojn esploras la Eternulo.
4
Malbonfaranto obeas malbonajn busxojn;Malveremulo atentas malpian langon.
5
Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton;Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.
6
Nepoj estas krono por maljunuloj;Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
7
Al malsagxulo ne konvenas alta parolado,Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.
8
Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro;Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9
Kiu kovras kulpon, tiu sercxas amikecon;Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
10
Pli efikas riprocxo cxe sagxulo,Ol cent batoj cxe malsagxulo.
11
Malbonulo sercxas nur ribelon;Sed terura sendato estos sendita kontraux lin.
12
Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj gxiaj infanoj,Ol malsagxulon kun lia malsagxeco.
13
Kiu redonas malbonon por bono,El ties domo ne malaperos malbono.
14
La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo;Antaux ol gxi tro vastigxis, forlasu la malpacon.
15
Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon,Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
16
Por kio servas mono en la mano de malsagxulo?CXu por acxeti sagxon, kiam li prudenton ne havas?
17
En cxiu tempo amiko amas,Kaj li farigxas frato en mizero.
18
Homo malsagxa donas manon en manon,Kaj garantias por sia proksimulo.
19
Kiu amas malpacon, tiu amas pekon;Kiu tro alte levas sian pordon, tiu sercxas pereon.
20
Malica koro ne trovos bonon;Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.
21
Kiu naskas malsagxulon, tiu havas cxagrenon;Kaj patro de malprudentulo ne havos gxojon.
22
GXoja koro estas saniga;Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.
23
Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo,Por deklini la vojon de la justeco.
24
Antaux la vizagxo de prudentulo estas sagxo;Sed la okuloj de malsagxulo estas en la fino de la tero.
25
Filo malsagxa estas cxagreno por sia patro,Kaj malgxojo por sia patrino.
26
Ne estas bone suferigi virtulon,Nek bati noblulon, kiu agas juste.
27
Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta;Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.
28
Ecx malsagxulo, se li silentas, estas rigardata kiel sagxulo;Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian busxon.
← Chapter 16
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 18 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31