bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 13
Genesis 13
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 12
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 14 →
1
Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.
2
Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.
3
Kaj li dauxrigis sian migradon de sudo gxis Bet-El, gxis la loko, kie antauxe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,
4
al la loko de la altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la Eternulo.
5
Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn.
6
Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune.
7
Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.
8
Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.
9
La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.
10
Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.
11
Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia:
12
Abram enlogxigxis en la lando Kanaana, kaj Lot enlogxigxis en la urboj de la cxirkauxajxo kaj starigis siajn tendojn gxis Sodom.
13
Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.
14
Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;
15
cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.
16
Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.
17
Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos.
18
Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
← Chapter 12
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 14 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50