bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 37
Genesis 37
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 36
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 38 →
1
Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.
2
Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
3
Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
4
CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
5
Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.
6
Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:
7
ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.
8
Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.
9
Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj,kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.
10
Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis?cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?
11
Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
12
Liaj fratoj iris pasxti la sxafojn de sia patro en SXehxem.
13
Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj pasxtas ja en SXehxem; venu do,mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
14
Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.
15
Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi sercxas?
16
Kaj li diris: Miajn fratojn mi sercxas; diru al mi, kie ili pasxtas.
17
Kaj la viro diris: Ili foriris de cxi tie; cxar mi auxdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris sercxi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.
18
Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaux ol li alproksimigxis al ili, naskigxis en ili la malbona intenco mortigi lin.
19
Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu songxisto venas;
20
nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.
21
Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
22
Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton,kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
23
Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
24
kaj ili prenis lin kaj jxetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en gxi.
25
Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
26
Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kasxos lian sangon?
27
Venu, ni vendos lin al la Isxmaelidoj, por ke nia mano ne metigxu sur lin; cxar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
28
Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
29
Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto.Kaj li dissxiris siajn vestojn.
30
Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
31
Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj bucxis kapron kaj trempis la veston en la sango.
32
Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis gxin al sia patro, kaj dirigis: CXi tion ni trovis; rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo aux ne.
33
Kaj li rekonis gxin, kaj diris: GXi estas la vesto de mia filo! sovagxa besto lin formangxis! dissxirita estas Jozef!
34
Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
35
Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
36
Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.
← Chapter 36
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 38 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50