bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 42
Genesis 42
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 41
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 43 →
1
Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
2
Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
3
Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por acxeti grenon en Egiptujo.
4
Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj;cxar li timis, ke eble lin trafos malfelicxo.
5
Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.
6
Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.
7
Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.
8
Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
9
Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
10
Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.
11
Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
12
Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
13
Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
14
Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
15
Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.
16
Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne,tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
17
Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj.
18
Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj,cxar mi havas timon antaux Dio.
19
Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon,kiun vi acxetis kontraux la malsato.
20
Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
21
Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis;por tio venis sur nin cxi tiu sufero.
22
Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
23
Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; cxar inter ili estis tradukanto.
24
Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.
25
Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
26
Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
27
Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
28
Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
29
Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:
30
La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable,kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
31
Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
32
ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
33
Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
34
kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
35
Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.
36
Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas,kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!
37
Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
38
Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.
← Chapter 41
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 43 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50