bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 25
Genesis 25
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 26 →
1
Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
2
Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon.
3
Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.
4
Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.
5
Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.
6
Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
7
Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
8
Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.
9
Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.
10
Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
11
Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.
12
Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar,la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
13
kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
14
kaj Misxma kaj Duma kaj Masa,
15
HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma.
16
Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
17
Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.
18
Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.
19
Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak.
20
Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
21
Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.
22
Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
23
Kaj la Eternulo diris al sxi:Du popoloj estas en via ventro,Kaj du gentoj disapartigxos el via interno;Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua,Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
24
Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.
25
Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
26
Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav;kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj,kiam ili naskigxis.
27
Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto,kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.
28
Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.
29
Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
30
Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo,cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
31
Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.
32
Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
33
Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
34
Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.
← Chapter 24
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 26 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50