bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 39
Genesis 39
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 38
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 40 →
1
Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin acxetis Potifar,kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Isxmaelidoj, kiuj venigis lin tien.
2
Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.
3
Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
4
Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.
5
Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super cxio,kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super cxio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.
6
Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.
7
Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi.
8
Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;
9
neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio?
10
Dum sxi paroladis al Jozef cxiutage kaj li ne volis obei sxin kaj kusxigxi kun sxi kaj esti kun sxi,
11
okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;
12
tiam sxi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kusxigxu kun mi. Sed li lasis sian veston en sxiaj manoj kaj forkuris for el la domo.
13
Kaj kiam sxi vidis, ke li lasis sian veston en sxia mano kaj forkuris el la domo,
14
sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo;
15
kaj kiam li auxdis, ke mi ekkriis per lauxta vocxo, li lasis sian veston cxe mi kaj forkuris for el la domo.
16
Kaj sxi kusxigis lian veston apud si, gxis lia sinjoro venis en sian domon.
17
Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;
18
sed kiam mi lauxte ekkriis, li lasis sian veston cxe mi kaj elkuris el la domo.
19
Kiam lia sinjoro auxdis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris.
20
Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la regxo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.
21
Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
22
Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris,estis farata sub lia kontrolo.
23
La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.
← Chapter 38
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 40 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50