bible
ra
🌐 Language
English
Español
Français
Deutsch
Português
Italiano
Nederlands
Русский
中文
日本語
한국어
العربية
Türkçe
Tiếng Việt
ไทย
Indonesia
All Languages
Home
/
Esperanto
/
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
/
Genesis 7
Genesis 7
Esperanto ESP (La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio))
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 8 →
1
Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon,cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.
2
El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.
3
Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
4
CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.
5
Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.
6
Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
7
Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
8
El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero,
9
po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
10
Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
11
En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis.
12
Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
13
GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet,la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
14
ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj.
15
Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
16
Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
17
Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.
18
Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo.
19
Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo.
20
Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.
21
Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.
22
CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.
23
Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
24
Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.
← Chapter 6
Jump to:
Chapter 1
Chapter 2
Chapter 3
Chapter 4
Chapter 5
Chapter 6
Chapter 7
Chapter 8
Chapter 9
Chapter 10
Chapter 11
Chapter 12
Chapter 13
Chapter 14
Chapter 15
Chapter 16
Chapter 17
Chapter 18
Chapter 19
Chapter 20
Chapter 21
Chapter 22
Chapter 23
Chapter 24
Chapter 25
Chapter 26
Chapter 27
Chapter 28
Chapter 29
Chapter 30
Chapter 31
Chapter 32
Chapter 33
Chapter 34
Chapter 35
Chapter 36
Chapter 37
Chapter 38
Chapter 39
Chapter 40
Chapter 41
Chapter 42
Chapter 43
Chapter 44
Chapter 45
Chapter 46
Chapter 47
Chapter 48
Chapter 49
Chapter 50
Chapter 8 →
All chapters:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50